Friday, January 15, 2010

Kiel zorgi esperantan komunumon?

Mi estas operaciisto de ##esperanto, kanalo ĉe irc.freenode.net. Mi rimarkis aferon bedaŭrindan kiu okazas en nia kara kanalo. Unue, alvenas kelkaj "troloj" -- homoj kiuj ŝajne nur celas rompi kaj malhelpi konversaciojn. Tiuj estas facile forigeblaj. Oni povas tuj vidi kiaj ili estas, forigi kaj bari ilin de la kanalo, kaj reveni al konversacio.

Sed ankaŭ aperis kelkaj homoj kiuj ne estas tute "troloj"... sed nek estas ili tre helpemaj al la celo, krei lokon allogan, kie esperantistoj povas veni por babili kaj amikumi.

Ekzemple, hodiaŭ nokte iu nur volis paroli pri "stultaj esperantistoj" kiuj pensas ke ili estas pli spertaj ol lingvistikaj spertuloj. Aŭ kiuj agas kvazaŭ esperanto estas ia religia sekto. Ktp. Li plendis, plendadis, kaj plu plendis. Kiam mi menciis ke mi parolis al kunlaboranto pri Esperanto, li demandis ĉu mi "propagandas por esperanto". Kaj, ĝenerale, estis malafabla al la ĉeestantoj.

Do, ĉu mi forigu lin pro malafableco? Ne estas multaj babilantoj, do mi ne volas fortranĉi parton de nia popolo. Sed, mi timas ke, se komencanto vizitus nin, li vidus malafablan, iomete depremigan etoson.

Ĉu ĉi tio okazas en aliaj esperanto-komunumoj? (ret-forumoj? lokaj grupoj/kluboj?) Kion vi faris/faras en tiaj okazoj?

2 comments:

  1. Saluton! Bedaŭrinde loooonge mi ne uzis E-forumojn (ĉu kanalojn), do des pli volonte mi vizitos vian irc-on :)

    ReplyDelete
  2. Sbobet Casino | Bonuses & Free Spins - thauberbet
    Welcome to Sbobet, a new place to ミスティーノ get your favourite Sbobet games. sbobet ทางเข้า We offer a vast range of Sbobet games at a rapid rate. You can now dafabet add your

    ReplyDelete